terminareto de kino

Similar documents
員警處理道路交通事故危險性評估初探

Microsoft Word - 99年第二篇修訂版 修

Mandarin English XL - Lesson 11

71 亡 環 境 鴛 應 該 叫 叫 叫 ' 般 稱 或 仔 指 它 且 叫 少 ; 淡 冬 于 冬 海 淡 誤 它 感 潮 鹹 淡 感 潮 漲 潮 貨 運 汐 止 峽 等 岸 算 海 延 伸 並 l l.-a' 108 字 義 航 運 稱 江 接 著 才 谷 此 格 講 並 和 俗 稱 雷 仔 '


卷 首 语 五 月 是 什 么 ( [ 美 ] 肯 韦 伯 苏 杨 译 ) 五 月 岂 止 是 一 个 月 份? 从 最 现 实 的 意 义 上 说, 五 月 本 身 就 是 一 个 完 整 的 季 节 五 月 是 敞 开 的 窗 户, 微 风 吹 来 丁 香 花 的 芬 芳, 传 来 了 郁 金


<4D F736F F D20B3AFA44FB7AEB9EAB2DFAD70B565>

Microsoft Word - Online HP draft 2

V39用户手册0227.doc

目 次 研 修 目 的 2 研 修 內 容 及 心 得 法 國 生 活 2 課 業 4 行 政 手 續 5 建 議 6 研 修 目 的 我 想 去 法 國 交 換 學 生 的 原 因 是 能 long stay 在 法 國, 完 全 融 入 當 地 生 活 與 文 化, 因 為 很 多 東 西 是

許綺玲教授_培瑞克的逃家地點_.doc

Microsoft Word 藝術群影視類-專_一_.doc

<4D F736F F D C4EACAA1BCB6CDF8D5BEC6C0B9C0B1A8B8E62E646F63>

说明

Microsoft Word - 科學、科技與真理的追求.doc

/ 加 入 GoPro 的 行 列 facebook.com/gopro twitter.com/gopro youtube.com/gopro instagram.com/gopro To download this user manual in a different language, vis

3D D 4910H H H210 i

nb.PDF

初次拜訪


Scenario

Microsoft Word - 澎湖田調報告_璉謙組.doc

一 課 後 社 團 名 稱 :B02. 直 排 輪 校 隊 C 班 ( 校 隊 班 ) 二 授 課 教 師 : 劉 輔 人 助 教 : 杜 翊 嘉 世 界 盃 滑 輪 溜 冰 錦 標 賽 世 界 冠 軍 榮 獲 VOUGE 時 尚 雜 誌 專 訪 同 週 一 校 隊 班 介 紹

壹、摘 要

了 波 涛 和 号 声 袁 读 者 很 容 易 就 进 入 广 州 城 的 水 上 旅 途 袁 进 入 一 座 野 水 上 名 城 冶 的 传 说 中 去 遥 于 是 袁 一 座 名 城 往 事 充 满 了 漂 流 感 袁 旋 律 自 水 上 而 来 袁 我 们 就 这 样 来 到 了 往 事 的

untitled

三 研 究 發 展 處 : 林 研 發 長 劭 仁 工 作 報 告, 詳 如 會 議 資 料 四 總 務 處 : 陳 總 務 長 約 宏 工 作 報 告, 詳 如 會 議 資 料 ( 一 ) 展 演 藝 術 中 心 王 主 任 世 信 : 據 悉 戲 院 舞 大 樓 後 方 機 車 停 車 場 有

「行政院及所屬各機關出國報告綜合處理要點」

Ps22Pdf

Microsoft Word - WIPO_convention[ar].doc

untitled

<4D F736F F D203FA55BA5C1A147A5C13FAC47A8C63FBCBDAABA3FA54ED3EC3FA9CA2E646F6378>

标题

NethersoleJO89(8).indd

影視後製全攻略 Premiere Pro After Effects Encore 自序 Adobe Premiere Pro After Effects Encore 2008 Adobe CS Adobe CS5 Adobe CS4 Premiere Pro After Effect

河 南 蓝 皮 书 文 化 (2008) 网 络 文 学 主 要 是 指 在 网 上 原 创 的 文 学 作 品 作 为 网 络 文 化 的 主 力 部 分, 网 络 文 学 的 发 展 在 近 年 来 势 不 可 挡 作 为 凭 借 新 兴 媒 介 兴 起 的 文 学, 网 络 文 学 与 传 统

21 flash

《將進酒》

108 臺 中 教 育 大 學 學 報 : 人 文 藝 術 類 Abstract To satisfy the audiences' pursuing of image realism and content imagination, the combination of live footage

提 高 和 价 格 的 降 低,MOOC 微 课 翻 转 课 堂 发 展 异 常 火 爆, 也 使 得 人 们 对 视 频 课 件 开 始 浮 想 联 翩 : 理 论 上 全 中 国 的 学 生 是 否 可 以 只 听 一 个 教 师 讲 课 了 呢?( 尚 俊 杰,2015) 这 个 问 题 十

Microsoft Word - 張徐展作品列表 ( ).docx


(Microsoft Word - 01\277n\306{\271q\250\256.doc)

女人常揉三陰交,保妳終身不變老 (對男人也有效

Microsoft Word - 1臺灣現代主義文學概說.doc

传 媒 行 业 发 展 和 前 景 媒 体 行 业 发 展 迅 猛 ㈠ 媒 体 规 模 方 面, 中 国 3.5 亿 的 电 视 用 户 数 量 每 年 400 亿 的 报 纸 发 行 量 和 万 30 岁 以 下 的 网 民 人 数, 均 排 名 全 球 首 位 ; ㈡ 媒 体

untitled





¹ ¹



à












LK110_ck

HP SimpleSave Portable Hard Drive User Manual

二 招 生 类 别 及 人 数 音 乐 体 育 美 术 共 计 划 招 收 30 人 体 育 :7 人, 其 中 田 径 3 人 羽 毛 球 2 人 篮 球 2 人 ( 篮 球 只 招 男 生 ) 美 术 :15 人 音 乐 :8 人, 其 中 器 乐 3 人 声 乐 2 人 舞 蹈 3 人 三 报

7 2 2 MMO 1 Arcade 2 iphone 4 2 [Monkey Potion]

Microsoft Word - AC_Weekly doc

Digital MacroView™ 检耳镜 - 使用说明

WARNING: TO REDUCE THE RISK OF FIRE OR ELECTRIC SHOCK, DO NOT EXPOSE THIS APPLIANCE TO RAIN OR MOISTURE. CAUTION: TO REDUCE THE RISK OF ELECTRIC SHOCK

P3PC ZH

國立中山大學學位論文典藏.PDF


工作報告:

6 2 2 MMO 1 Arcade 2 iphone 4 1 Blog [Monkey Potion] 02

Microsoft Word 課程委員會議附件.doc

當 電 影 只 成 為 活 動 影 象 消 失 中 的 電 影 文 化 究 竟 什 麼 在 我 們 手 邊 溜 走 了? 電 影 一 直 有 三 種 稱 謂 : 作 為 Film; 作 為 Cinema; 作 為 Movies Film 強 調 其 物 質 性 ;Cinema 強 調 其 空 間 性

壹、 TELETUBIES 外景拍攝

从 当 下 实 践 出 发 建 立 文 学 研 究 的 中 国 话 语 147 国 的 相 关 学 术 研 究 也 能 起 到 丰 富 促 进 和 推 动 的 作 用, 那 肯 定 是 高 水 平 的, 甚 至 可 以 作 为 一 种 衡 量 研 究 水 平 高 低 的 标 志 我 们 还 可 以

她 氣 色 很 差 我 跟 她 打 了 兩 次 招 呼 她 才 回 我 這 樣 妳 去 打 個 電 話 給 她 看 看 她 現 在 人 在 哪 裡 好 資 料 應 該 在 這 裡 這 地 方 是 前 幾 天 不 是 怎 麼 了 在 找 什 麼 尹 小 姐 下 午 就 出 去 到 現 在 還 沒 回

Microsoft Word 報告內容ok.doc


因 味 V 取 性 又 鸟 U 且 最 大 罗 海 惜 梅 理 春 并 贵 K a t h l ee n S c h w e r d t n er M f l e z S e b a s t i a n C A Fe rs e T 民 伊 ' 国 漳 尤 地 视 峰 州 至 周 期 甚 主 第 应

x-New Royal-TWN-03.indd

卷 首 语 FOREWORD 编 辑 / 田 欢 娜 校 对 / 陈 伟 筑 牢 企 业 发 展 的 人 才 之 基 文 / 本 刊 特 约 评 论 员 当 今 世 界, 人 们 越 来 越 认 识 到 企 业 间 的 竞 争 归 根 到 底 就 是 人 才 间 的 竞 争 新 常 态 下 建 筑

User ID 150 Password - User ID 150 Password Mon- Cam-- Invalid Terminal Mode No User Terminal Mode No User Mon- Cam-- 2

非 凡 美 樂 有 限 公 司 109,700 香 港 舞 蹈 聯 盟 有 限 公 司 98,000 R&T (Rhythm & Tempo) Limited 276,800 亞 洲 民 眾 戲 劇 節 協 會 252,000 香 港 舞 蹈 總 會 有 限 公 司 128,100 聲 音 掏 腰

JD cover

Cover-3.indd, page Normalize


人 間 菩 提 Part 1 人 間 菩 提 Part 2 清 涼 菩 提 正 覺 修 行 清 心 發 願 自 重 ----

FP.pdf

國立中山大學學位論文典藏.pdf

目 錄 1. UCLA 課 堂 學 習 2. UCLA 校 園 環 境 3. UCLA 周 邊 生 活 4. Los Angeles 著 名 景 點 5. 美 國 遊 學 心 得 感 想

,,,,,,, ,,,,,,, 16 16,,15 17, ( ) ( ) ( ),, ;,, ,, 16, 36 ( ),,( ), ; ;,, 16,,, : () 19

Microsoft Word - 第五章.doc

Transcription:

komencita far ĵ. vaŝe en jaro 2008a kaj tradukita de Minosun en jaro 2010a e-librigita de Elerno aŭg. 2010

A aktoro 演员 = rolisto angorfilmo 惊悚片 filmo kaŭzanta streĉon, angoron, maltrankvilan atendon pro sugesto de diversaj danĝeroj. en: thriller film fr: thriller it: film thriller anoncfilmeto, anoncfilmo 预告片 filmeto antaŭreklamanta kinaĵon per montro de specimenaj scenoj. en: preview, trailer fr: bande-annonce it: trailer aventurfilmo 冒险片 filmo prezentanta venkon de grandaj danĝeroj fare de la ĉefroluloj, plejofte en ekzotika aŭ nekutima medio. en: adventure film fr: film d'aventure it: film d'avventura B b-filmo B 级片 ; 低成本影片 filmo farita per malgrandaj rimedoj, malmulta mono. en: b movie fr: série b it: film di serie b bildefekto 视觉效果 arta almeto al la bildoj de registrita filmo. bildstreko 配图 = bildotrako bildotrako, bildtrako 配图 bildregistraĵo de filmo aparte de la sonregistraĵo. fr: bande-image bolivudo 宝莱坞 la hinda filmindustrio kaj ĝia stilo de filmoj, nomata imite al holivudo kun "b" por bombajo (mumbajo). en: bollywood fr: bollywood it: bollywood C cinemaskopo 宽银幕技术 1

procedo ekuzita en jaro 1953a, kiu vastigas la kadron kaj plibonigas la impreson de spaco per filmado tra anamorfoza lenso. en: cinemascope fr: cinémascope it: cinemascope cito 效仿 imito de sceno, persono aŭ alia rekonebla detalo de alia filmo. fr: citation it: citazione Ĉ ĉefrolulo, ĉefa rolulo 主角 precipa rolulo en filmo. fr: héros, personnage principal D demalsupra plano 仰视镜头 plano rigardanta al la filmaĵo de malsupre supren. en: ground angle shot, low angle fr: contreplongée desupra plano 俯视镜头 plano rigardanta al la filmaĵo de supre malsupren. en: high angle shot fr: plongée dialogisto 对白作家 verkisto de filmdialogoj. en: dialogue writer fr: dialoguiste it: dialoghista dissolvo 渐弱 ; 渐淡 = fado dokumentario 纪录片 = dokumentfilmo dokumentofilmo, dokumenta filmo 纪录片 filmo prezentanta temon el la realo, nefikciaĵon. en: documentary fr: documentaire it: documentario dramo, drama filmo 故事片 filmo kun realisma temo kaj alterno de diversaj etosoj, gajaj, malgajaj... en: drama, drama film fr: film dramatique it: film drammatico dublado 配音 2

revoĉado de filmdialogoj en alia lingvo, akordanta vortojn kun lipmovoj. en: dubbing fr: doublage (des paroles) it: doppiaggio E efekto 效果 arta almeto al la bildaj aŭ sonaj registraĵoj de filmo. en: sfx, special effect fr: effet spécial it: effetto speciale ekrano 银幕 surfaco, sur kiu oni vidigas filmon. en: screen fr: écran it: schermo eksterkadra 镜外 ekster la spaco, kiun la filmilo vidigas. en: off camera fr: off, hors champ it: fuori campo eksterscena 镜外 = eksterkadra enkadra 镜里 en la spaco, kiun la filmilo vidigas. en: on camera, on field fr: dans le champ enscena 镜里 = enkadra erotika filmo 色情片 filmo prezentanta scenojn de amindumo kaj amoro. en: erotic film fr: film érotique it: film erotico F fado 渐弱 ; 渐淡 malintensigo de la bildo ĝenerale uzata por fini planon. en: fade fr: fondu it: dissolvenza fado al nigro 渐黑 efekto markanta finon de bildo per iompostioma mallumigo. 3

en: fade to black fr: fondu au noir it: dissolvenza in nero fado-malfado 渐弱渐强 efekto markanta ŝanĝon de plano per iompostioma madensigo de la unua kaj supermeto de la dua. en: mix fr: fondu enchainé it: dissolvenza incrociata feliĉa fino 大团圆 feliĉa situacio, kiu finas la rakonton de filmo. en: happy end fr: happy end figuranto 跑龙套 = statisto filmilo 电影摄影机 ĉia aparato, per kiu oni registras filmojn. en: movie camera fr: caméra filmfirmao, filmkompanio 电影公司 firmao, kiu faras filmojn. en: film production company fr: studios, société de production filmkritikisto 电影评论员 ; 影评人 = filmrecenzisto filmo 电影 verko el moviĝaj bildoj. en: film, movie fr: film it: film filmografio 电影集锦 = filmolisto filmolisto 电影集锦 listo de filmoj de sama reĝisoro, de sama temo aŭ iel interrilataj. en: filmography fr: filmographie it: filmografia filmrecenzisto 电影审查官 homo, kiu prezentas kaj pritaksas filmojn por la publiko. en: film critic fr: critique de cinéma filmserio 电影连续剧 pluraj filmoj kun komuna rakontfadeno, komunaj roluloj... en: serial 4

fr: film à épisodes, série filmoteko 电影馆 loko konservanta kaj disponiganta filmojn. en: cinematheque fr: cinémathèque it: cineteca fora plano 远景 vasta bildo kun dekoro, en kiu rolantoj aperas malgrande. en: long shot fr: plan général it: campo lungo, cl H hororfilmo 恐怖片 = terurfilmo holivudo 好莱坞 la usona filmindustrio kaj ĝia stilo de filmoj, precipe kiel produktata en la samnoma kvartalo de losanĝeleso. en: hollywood fr: hollywood it: hollywood K kadralterno 画面转换 procedo, en kiu la bildo alternas inter du kontrastaj direktoj, ekzemple inter la vizaĝoj de du kunparolantoj. en: shot reverse shot fr: champ-contrechamp it: campo-controcampo kadro 画面尺寸 ( 大小 ) tio, kio videblas en la bildo, kontraste al eksterkadraĵoj. en: field size fr: champ it: campo kameraisto 摄影师 teĥnikisto funkciiganta kameraon. en: camera operator fr: cadreur, opérateur de prises de vue it: operatore di ripresa, cameraman kamerao 摄影机 filmilo, aparato dediĉita al filmado. en: camera fr: caméra it: macchina da presa 5

katastroffilmo 灾难片 filmo prezentanta katastrofojn, detruegojn kaj iliajn sekvojn en la vivo de homoj. en: disaster films fr: film catastrophe it: film catastrofico kinaĵo, kinofilmo 电影 filmo taŭga por projekcio sur granda ekrano. en: movie fr: film de cinéma kinejo 电影院 loko, en kiu oni publike projekcias kinaĵojn. en: cinema, movie theater fr: cinéma, salle de cinéma it: cinema kino 电影 ( 艺术 ) = kinarto kinoĵurnalo 电影海报片 filmita ĵurnalo prezentata en kinejo, ordinare antaŭ la ĉefkinaĵo. en: newscast fr: actualités kinarto 电影艺术 arto pri farado de kinofilmoj. en: movie fr: cinéma, septième art kinoramo 宽银幕立体电影 procedo de bildigo sur tre larĝa, kurba ekrano dank' al registrado per pluraj kameraoj. en: cinerama fr: cinérama it: cinerama klipo 音乐电影 = muzikfilmeto komedio, komedia filmo 喜剧片 filmo kun realisma temo, amuzaj aŭ ridigaj scenoj kaj feliĉa fino. en: comedy, comedy film fr: film de comédie it: film commedia kontribuaro, kontribulisto 片头字幕 surekrana listo de la filmfarintoj, ordinare komencanta aŭ finanta la prezenton. en: credits title fr: générique it: titoli di testa, titoli di coda krimfilmo, krimofilmo 警匪片 6

filmo prezentanta krimojn kaj prienketadojn. en: crime film fr: film policier, film noir it: film poliziesco, film giallo kromvendaĵo 电影副产品 objekto rilata al kinofilmo kaj vendata de filmkompanio: diska registraĵo, vesto, ludilo... en: tie-in fr: produit dérivé kulturfilmo 纪录片 = dokumentofilmo kunmeto 剪接 aranĝo de planoj, bildoj kaj sonoj, el kiu rezultos finfarita filmo. en: film editing fr: montage it: compositing L longa filmo 长片 filmo daŭranta pli ol 60 minutojn. en: full length film, feature film fr: long métrage it: lungometraggio luktofilmo 功夫片 ; 武打片 ; 动作片 filmo prezentanta multajn scenojn de korpa batalo, plejofte el orientaziaj luktartoj. en: martial arts film fr: film d'arts martiaŭ it: film di arti marziali M mallonga filmo 短片 filmo daŭranta ĝis 30 minutoj aŭ iom pli. en: short film, short length movie fr: court métrage it: corto, cortometraggio. malrapidigo 慢镜头 bildefekto kiu montras malrapidigitajn movojn surekrane. en: slow motion fr: ralenti it: rallenty, slow-motion mantelo kaj spado-filmo 剑侠片 ; 侠盗片 filmo prezentanta aventurojn kaj batalojn en historia medio eŭropa inter la 16a kaj 19a jarcentoj. 7

en: swashbuckler film fr: film de cape et d'épée it: film di cappa e spada meza plano 中景 bildo en kiu la rolantoj aperas plenkorpe kaj okupas grandan parton de la spaco. en: mid shot fr: plan moyen it: campo medio, cm mezlonga filmo 中片 filmo daŭranta proksimume inter 30 kaj 60 minutoj. fr: moyen métrage it: mediometraggio mezproksima plano 中近景 bildo en kiu la rolantoj aperas ekde la femuroj supren. en: close medium shot fr: plan américain moviĝa plano 推拉镜头 plano dum kiu la vidpunkto moviĝas en la filmata spaco, dank' al filmilo metita sur reloj, sur veturilo aŭ alia procedo... en: dolly shot, tracking shot, track shot fr: travelling it: carrellata munto 剪接 = kunmeto muzikfilmeto 音乐电影 mallonga filmo ilustranta muzikaĵon, ordinare kanton kun figurado de la kantisto. en: video clip fr: clip P panoramo 全景 plano dum kiu la filmilo turniĝas horizontale, montrante al sinsekvaj ĉirkaŭdirektoj. en: panning fr: panoramique horizontal peplofilmo 骑士电影 filmo prezentanta aventurojn en la antikva greka-romia medio ("peplo" estas antikva manteleto agrafita trans unu ŝultro). en: peplum, sword-and-sandal film fr: péplum it: peplum personaro 演员表 ; 班底 8

listo de rolistoj aperantaj en filmo. en: cast fr: distribution it: cast plano 镜头 senrompa bildigo karakterizata de la situo, proksimeco kaj moviĝo de la filmilo rilate al filmaĵo. en: shot fr: plan it: inquadratura produktisto 制片人 homo, kiu mone kaj rimede organizas la faradon de kinofilmo. en: producer fr: producteur it: produttore cinematografico projekcii 放映 surekranigi per lumĵeto. en: to project fr: projeter (un film) it: proiettare proksima plano 近景 bildo en kiu la rolantoj aperas ekde la brusto supren. en: close shot fr: plan rapproché R rakonto 故事 tuto de agadoj kaj okazaĵoj prezentataj en filmo. en: screenplay, story fr: histoire, scénario rapidigo 快镜头 bildefekto kiu montras rapidigitajn movojn surekrane. en: time-lapse fr: accéléré it: accelerazione reĝisoro 导演 homo, kiu gvidas la elfaradon de kinofilmo. en: director, stage manager fr: réalisateur it: regista rekvizito 道具 ĉia objekto uzata en la dekoro kaj agado de kinofilmo. en: propertie, prop fr: accessoire 9

rekvizitisto 道具师 teĥnikisto pri farado kaj provizado de rekvizitoj. fr: accessoiriste retrosceno 倒叙 sceno, kiu revenigas al pli frua tempo de la rakonto. en: flash-back fr: flash-back retrospektivo 电影作品回顾展 prezentado de samtemaj, samreĝisoraj aŭ iel interrilataj filmoj en unu aŭ pluraj projekciejoj. fr: rétrospective it: retrospettiva reverko 重拍 ; 翻拍 imito de malnova kinaĵo per pli novaj rimedoj. en: remake fr: remake it: remake rolisto 演员 homo, kiu profesie figuras kaj agas en filmoj. en: actor fr: acteur rolo 扮演 figurado de aparta homo aŭ funkcio en filmo. en: part fr: rôle rolulo 角色 unu el la homfiguroj videblaj en filmo, precipe en fikcia filmo. en: character fr: personnage rompo ( 镜头的 ) 切换 ŝanĝo de plano en la bildfluo de filmo. en: cut fr: coupe, cut S sceno 场景 parto de filmo okazanta sen temporompo, kun difinitaj roluloj, en difinita loko. en: scene fr: scène, séquence sciencfikcia filmo 科幻片 filmo prezentanta aventurojn en fikcia estonteco sur la tero aŭ en imagitaj lokoj de la kosmo. en: science fiction film fr: film de science-fiction 10

it: film di fantascienza sf-filmo 科幻片 = sciencfikcia filmo skriptisto 编剧 verkisto de filmoskriptoj. en: screenwriter, scenarist, script writer fr: scénariste skripto 电影剧本 ; 脚本 antaŭplano de filmo, tekste prezentanta agadojn, dialogojn... en: script fr: scénario sonefektisto 音效师 teĥnikisto, kiu almetas bruojn, sonojn al filmo. en: folex artist fr: bruiteur it: rumorista sonefekto 音效 arte almetita sono de filmo. en: sound effect fr: bruitage sonkunmeto 混音 aranĝo de muzikaĵoj, registritaj aŭ alifontaj sonoj por fari la definitivan sonotrakon. en: audio mixing fr: mixage sonotrako, sontrako 配音 sonregistraĵo de filmo aparte de la bildregistraĵo. fr: bande-son it: colonna sonora sonstreko 配音 = sonotrakto sonotrako, sontrako 配音 sonregistraĵo de filmo kontraste al la bildregistraĵo. en: soundtrack fr: bande son, piste sonore it: colonna sonora statisto 跑龙套 plenumanto de duaranga, senparola rolo. en: extra fr: figurant it: comparsa stelulo 影星 ; 电影明星 fama rolisto. en: star 11

fr: vedette streĉo 悬念 maltrankvilo kaŭzata de prokrastado de atendata okazaĵo en filmrakonto.. en: suspense fr: suspense studio 摄影棚 loko kun scenejoj kaj ekipoj por filmado. en: studio fr: studio stuntado 替身 = vicrolado stuntisto 替身演员 = vicrolisto subteksto 字幕 traduko de fremdaj filmparoloj subskribita sur la bildoj. en: subtitle fr: sous-titre subtitolo 字幕 = subteksto suspenso 悬念 = streĉo Ŝ ŝminkisto 化妆师 teĥnikisto ŝminkanta la rolistojn antaŭ figurado. en: make up artist fr: maquilleur T terurfilmo 恐怖片 filmo prezentanta timigajn scenojn: kruelaĵojn, perfortojn, mortigojn... en: horror film fr: film d'horreur it: film horror truko 特技 procedo por krei efekton. fr: trucage, truquage V vakerfilmo 西部片 ; 牛仔片 filmo prezentanta la vivon de vakeroj kaj aliaj figuroj de la historia okcidenta fronto nordamerika. en: western fr: western 12

it: film western vesterno 西部片 = vakerfilmo veturofilmo 公路电影 filmo kun veturadoj kaj laŭvojaj lokoj kiel ĉefaj scenejoj. en: road movie fr: road movie it: road movie vicaktoro 替身演员 = vicrolisto vicrolado 替身 rolado far anstataŭanto de la normala rolisto okaze de ekzemple danĝera sceno. en: stunting fr: doublage (d'acteur) vicrolisto 替身演员 profesiulo, kiu laŭbezone rolas anstataŭ la normalaj roltenantoj. en: stunt man fr: doublure it: controfigura Fino 13